Duspiritulo (el la anglaTwo-Spirit, two-spirit aŭ twospirit, kiu estas kalkeo de la aniŝinabekaniizh manidoowag) estas moderna terminego, uzata de iuj indiĝenaj nordamerikanoj por priskribi iujn spiritecajn homojn[1][2] en siaj komunumoj, kiuj estas seks-variaj.[3][4] La termino adoptiĝis en 1990 en internacia kunveno de indiĝenaj lesbaninoj kaj gejoj por kuraĝigi la anstataŭigon de la antropologia termino berdache [barDAŜ].[4][5][6]
"Duspiritulo" ne estas interŝanĝebla kun "GLAT-a," "geja," aŭ "transseksa indiĝena amerikano";[2] la titolo malsamas de la plimulto da okcidentaj, normaj difinoj pri sekseco kaj socia sekso tiel, ke ĝi ne temas pri tia homo, kun kiu oni dormas, nek onia persona identeco; anstataŭe, ĝi estas konsiderata kiel sankta, spirita kaj ceremonia rolo, kiun rekonas kaj konfirmas la ceremonia komunumo de la Plejaĝuloj de la Duspirituloj.[1][2]
Tria kaj kvara seksaj roloj tradicie plenumataj de duspirituloj inkludas laboron kaj vestaĵojn, kiujn oni asocias kun kaj viroj kaj virinoj. Ne ĉiuj triboj/nacioj havas rigidajn seksajn rolojn sed, inter tiuj, kiuj havas ilin, iuj kredas je almenaŭ kvar seksoj: ineca virino, ineca viro, vireca virino kaj vireca viro.[1]
Kvankam iuj trovis la terminon utila por intertriba organizado, ne ĉiuj indiĝenaj amerikanaj kulturoj tiel konceptas sekson aŭ seksecon, kaj la plimulto da nacioj uzas nomojn el siaj propraj lingvoj.[5][7] Kvankam tutindianismaj terminoj ne ĉiam estas konvenaj aŭ bonvenaj, la termino ĝenerale pli akceptiĝis ol tiu, kiun ĝi anstataŭis.[5] La plividebliĝadon de la duspirita koncepto en la dominanta kulturo rigardis indiĝenaj komunumoj kiel potencigan sed kun nedezirataj konsekvencoj. Ekzemploj estas la disvastiĝo de misinformo pri la kulturoj de la indiĝenaj popoloj, tutindianismo, kaj kultura alproprigo de indiĝenaj identecoj kaj ceremoniaj vojoj fare de neindiĝenoj, kiuj ne komprenas, ke duspiriteco estas specife indiĝen-amerikana kaj unuanacia kultura identeco, kiujn neindiĝenoj nepre ne prenu por si.[8][9]
↑ 2,02,12,2A Spirit of Belonging, Inside and Out. The New York Times (8-a de oktobro 2006). Alirita 28-a de julio 2016 . “'The elders will tell you the difference between a gay Indian and a Two-Spirit,' [Criddle] said, underscoring the idea that simply being gay and Indian does not make someone a Two-Spirit.”.
↑Medicine, Beatrice (Aŭgusto 2002). “Directions in Gender Research in American Indian Societies: Two Spirits and Other Categories”, Online Readings in Psychology and Culture3 (1), p. 7. doi:10.9707/2307-0919.1024. Alirita 2016-06-25.. “At the Wenner Gren conference on gender held in Chicago, May, 1994... the gay American Indian and Alaska Native males agreed to use the term "Two Spirit" to replace the controversial "berdache" term. The stated objective was to purge the older term from anthropological literature as it was seen as demeaning and not reflective of Native categories. Unfortunately, the term "berdache" has also been incorporated in the psychology and women studies domains, so the task for the affected group to purge the term looms large and may be formidable.”.
↑ 5,05,15,2"Two Spirit 101Arkivigite je 2014-12-10 per la retarkivo Wayback Machine" ĉe NativeOut: "The Two Spirit term was adopted in 1990 at an Indigenous lesbian and gay international gathering to encourage the replacement of the term berdache, which means, 'passive partner in sodomy, boy prostitute.'" Alirita la 23-an de septembro 2015
↑Pember, Mary Annette. ‘Two Spirit’ Tradition Far From Ubiquitous Among Tribes. Rewire (13-a de oktobro 2016). Alirita 17-a de oktobro 2016 . “Non-Native anthropologist Will Roscoe gets much of the public credit for coining the term two spirit. However, according to Kristopher Kohl Miner of the Ho-Chunk Nation, Native people such as anthropologist Dr. Wesley Thomas of the Dine or Navajo tribe also contributed to its creation. (Thomas is a professor in the School of Dine and Law Studies.)”.
↑Cameron, Michelle. (2005). Two-spirited Aboriginal people: Continuing cultural appropriation by non-Aboriginal society. Canadian Women Studies, 24 (2/3), 123–127.